Novaĵoj (Majo 11)

(GMT+08:00) 2017-05-11 16:08:45     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi telefone konversaciis kun elektita sud-korea prezidento; Turkio urĝas Usonon nuligi decidon pri armado de kurda grupo en Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun nove elektita sud-korea prezidento Moon Jae-in ĵaŭde.

Xi gratulis Moon pro lia elektiĝo kiel sud-korea prezidento. Li diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj kaj ankaŭ gravaj roluloj en la regiono.

Xi diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 25 jaroj, la duflankaj rilatoj akiris grandegajn atingojn, kiuj meritas esti alte ŝatataj. Ambaŭ flankoj devas respekti unu la alian pri gravaj zorgoj kaj leĝaj interesoj, serĉi komunan bazon kaj konvene trakti disputojn.

Xi ankaŭ esprimis la esperon, ke la nova sud-korea registaro donos gravecon al ĉefaj koncernoj de Ĉinio kaj prenos konkretajn agojn por certigi stabilan kaj sanan disvolviĝon de duflankaj rilatoj. Xi aldonis, ke pli fortaj interrilatoj konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj kaj estas favoraj al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la regiono.

Ĉinio eliminos plu nenorman produktkapablon, precipe en kampoj de ŝtalo kaj fero, karbominejo kaj karbobruliga centralo, por atingi celojn starigitajn por tiu ĉi jaro.

La decido estis farita en la administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiu estis prezidita de ĉefministro Li Keqiang merkrede.

Li aŭskultis raportojn pri la plej freŝa progreso de ĉi-jara kampanjo por redukto de troa produktkapablo de ŝtalo, fero, karbominejo kaj karbobruliga elektroprodukto kaj ankaŭ la rezultojn de inspektoj super la sektoroj de betono kaj vitro.

Li diris, ke reformoj proponas la vojon antaŭen en redukto de troa produktkapablo, kio estas nemankigebla parto de la provizo-flanka struktura reformo. Li aldonis, ke Ĉinio prenas la iniciaton redukti produktkapablon surbaze de siaj naciaj kondiĉoj. La klopodoj celas turni la kreskomodelon kaj ekonomian strukturon en novajn ekonomiajn movfortojn .

La raporto pri registara laboro, farita de Li en marto, starigis celojn por redukti feran kaj ŝtalan produktkapablon je 50 milionoj da tunoj kaj karbominejan produktkapablon je 150 milionoj da tunoj respektive en tiu ĉi jaro, kaj ankaŭ laŭgrade redukti la karbobruligan elektroproduktan kapablon je pli ol 50 milionoj da kilovatoj.

Wang Xiaotao, ĝeneral-vic-direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris merkrede, ke pli ol 1 500 delegitoj, inkluzive de ĉirkaŭ 850 fremdlandaj gastoj el 130 landoj kaj pli ol 70 internaciaj organizoj, ĉeestos la altnivelan kunvenon, unu el la tri partoj de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Wang diris en gazetara konferenco, ke la altnivela kunveno okazos en la 14a de majo, kaj la ĉeestantoj faros diskuton kaj interŝanĝon ĉirkaŭ la temoj pri infrastruktura konstruo, industria investado, ekonomia kaj komerca kunlaboro, energio kaj resursoj, financa kunlaboro, interpopolaj interŝanĝoj, ekomedio kaj mara kunlaboro por firmigi konsentojn de kunlaboro kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron. Li aldonis, ke la altnivela kunveno inkluzivas plenan sesion kaj ses simpoziojn.

Lokaj aŭtoritatoj konfirmis, ke ok homoj estis mortigitaj kaj 11 aliaj vuntitaj, post kiam 5,5-magnituda tertremo skuis la gubernion Taxkorgan en Xinjiang-a Uigura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, merkrede matene je 2 minutoj antaŭ la 6a horo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris merkrede, ke li esperas, ke la usona registaro nuligi sian decidon armi la sirian branĉon de la Kurda Laborista Partio antaŭ lia vizito al Usono en la venonta semajno.

Loka amaskomunikilo raportis, ke Erdogan diris en komuna gazetara konferenco kun sieraleona prezidento Ernesto Bai Koroma en Ankaro, ke terorisma grupo ne povas esti venkita per unu alia. Li deklaris, ke ĉio, kio okazas en Sirio kaj Irako, rilatas al nacia sekureco de Turkio.

La prezidento diris, ke li esprimos siajn zorgojn tiurilate en la renkontiĝo kun sia usona paralelulo Donald Trump en la 16a de Majo, kaj ke la sama temo estos menciita ankaŭ en la Pintkunveno de NATO, kiu okazos en Bruselo en la 25a de majo.

La franca Konstitucia Konsilio proklamis merkrede, ke Emmanuel Macron estas elektita kiel franca prezidento post la dua balotado de la prezidenteca elekto en dimanĉo.

Laŭ la oficiala rezulto de la Konstitucia Konsilio, Macron, gvidanto de la movado Respubliko en Marŝo, ricevis 66,01% da voĉoj, pli multe ol la ekstrem-dekstra kandidato Marine Le Pen, kiu akiris 33,9% da voĉoj.

La rezulto estas sen substanca modifo kompare kun la ciferoj lunde publikigitaj de la Ministerio de Internaj Aferoj. La 39-jara eksa ministro pri ekonomio fariĝis la oka prezidento de la Franca Kvina Respubliko, kaj la plej juna.

Merkrede la usona Blanka Domo diris, ke tiutage dum intervidiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, usona prezidento Donald Trump emfazis, ke Usono volas plibonigi siajn rilatojn kun Rusio.

En la sama tago la usona Blanka Domo diris en deklaro, ke Trump diris, ke Usono kaj Rusio havas eblecon de vasta kunlaboro por solvi konfliktojn en Mez-Oriento kaj aliaj regionoj. Trump emfazis sian volon plibonigi usona-rusajn rilatojn.

Libia mararmeo merkrede savis pli ol 300 enmigrintojn proksime al la marbordo Sabratha en okcidenta Libio, kiam ili estis survoje al Eŭropo.

Ayob Qassem, proparolanto de la libia mararmeo, diris, ke savŝipo apartenanta al internacia organizo intencis malhelpi la libian bordogardan ŝipon dum la laboro savi kontraŭleĝajn enmigrintojn en la libiaj terotoriaj akvoj, provante preni la enmigrintojn perforte per la pretendo, ke Libio ne estas sekura. Qassem ne malkaŝis la nomon de la internacia organizo, al kiu apartenas la savŝipo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin