UN serĉas 900 milionojn da dolaroj da aldona monhelpo por Somalio

(GMT+08:00) 2017-05-12 14:24:32     Redaktoro:Li

Ĝenerala sekretario Antonio Guterres diris ĵaŭde en la Londona Konferenco pri Somalio, ke la Unuiĝintaj Nacioj volas serĉi 900 milionojn da usonaj dolaroj da monhelpo al Somalio por solvi la humanecan krizon pro sekeco.

Guterres diris, ke la somalia popolo bezonas urĝan helpon pro la kontinua sekeco kaj delonge malriĉeco, malkvieto, terorista atako kaj perforta konflikto en la lando.

Li diris ankaŭ, ke en Somalio, 6,2 milionoj da homoj alfrontas gravan mankon de nutraĵoj; 439 000 homoj riskas malsategon; kaj 275 000 infanoj estas en subnutriteco.

Guterres diris, ke la sekeco estas la plej urĝa problemo por Somalio. Li avertis, ke pro la sezona influo, la malsatego serioziĝos eble en la venontaj kelkaj monatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin