Ĉina kaj vjetnama prezidantoj okazigis intertraktadon pri rilatoj

(GMT+08:00) 2017-05-12 10:56:30     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun sia vjetnama paralelulo Tran Dai Quang. La du ŝtatestroj konsentis altigi duflankan ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro ĝis nova nivelo.

Xi memoris sian renkontiĝon kun Quang en la lasta novembro dum la Pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Limo, la ĉefurbo de Peruo, en kiu ili atingis gravan konsenton pri profundigo de duflanka ampleksa strategia kunlaboro.

Xi invitis Nguyen Phu Trong, ĝeneralan sekretarion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio viziti Ĉinion en januaro de tiu ĉi jaro. Xi kaj Trong havis profundajn interŝanĝojn pri gravaj demandoj de komuna zorgo kaj fiksis la direkton de la venontaj ĉina-vjetnamaj rilatoj.

Xi diris, ke la du flankoj devas kunlabori strikte por efektivigi konsentojn atingitajn de ŝtataj gvidantoj, cementi kunlaboron en diversaj kampoj, kaj altigi ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo. Krome, la du landoj devas antaŭenigi maran kunlaboron, akumuli konsentojn kaj grandigi komunajn interesojn, kaj regi malkonsentojn per dialogo.

Quang konsentis konvene pritrakti disputojn kaj plifortigi duflankan maran kunlaboron.

La ĉina prezidanto ankaŭ proponis vastigi kulturajn interŝanĝojn kaj ankaŭ kunlaboron en edukado, medicina prizorgo, junularo kaj kulturaj industrioj.

Quang estas en ŝtata vizito al Ĉinio de la 11a ĝis la 15a de majo kaj ĉeestos Forumon de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, kiu okazos de la 14a ĝis la 15a de majo en Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin