Palestina ambasadoro: Iniciato de Zono kaj Vojo kreas favorajn kondiĉojn por mez-orienta paco

(GMT+08:00) 2017-05-12 14:44:21     Redaktoro:Yu

Palestina ambasadoro al Ĉinio Fariz Mehdawi diris lastatempe en intervjuo kun raportisto el Ĉina Radio Internacia, ke la de Ĉinio proponita iniciato de la Zono kaj Vojo kreas favorajn kondiĉojn por paco kaj disvolvado de Mez-Oriento kaj havas gravan signifon por la realigo de paco en Mez-Oriento.

La ambasadoro diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo, proponita de ĉina rezidanto Xi Jinping, prezentas la pensadon pri tutmondiĝo kaj havas mejloŝtonan gravecon, kaj por Mez-Oriento, ĝi havas specifan signifon, ĉar komuna konstruado de la Zono kaj Vojo de Ĉinio kaj la mezorientaj landoj ne nur aldonos viglecon al la regiona ekonomio, sed ankaŭ kreos favorajn kondiĉojn por la mez-orienta paco. Li aldonis, ke la palestina flanko volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio kadre de la Zono kaj Vojo por kontribui al la stabileco kaj disvolviĝo de Palestino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin