Usono sendos delegitojn ĉeesti forumon pri Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-05-12 14:45:25     Redaktoro:Yu

Ĉina vicministro pri financo Zhu Guangyao anoncis vendrede en Pekino, ke Usono sendos delegitojn ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Li faris la anoncon en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio. Li diris, ke post la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en la lasta monato, Ĉinio kaj Usono atingis dek konsentojn, inkluzive de tiuj pri komerco de agrikulturaj produktoj, financa servo, investado kaj energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin