Xi Jinping intrevidiĝis kun la kazaĥa prezidento Nazarbaev

(GMT+08:00) 2017-05-14 18:30:40     Redaktoro:Xiong

La 14an de majo, en la Popola Granda Halo, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la kazaĥa prezidento Nursudan Nazarbaev, veninta al Ĉinio por ĉeesti la Forumon de "la Zono kaj la Vojo" por Internacia Kunlaboro.

Xi Jinping diris, ke dum 25 jaroj depost la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj la dulandaj rilatoj ĉiam evoluis rapide; Ĉinio volas, kune kun Kazaĥio, disvolvi la spiriton de najbareco kaj amikeco, fortigi strategian kunakordigon, profundigi kunlaboron kaj movi la ĉina-kazaĥan plenampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo. Xi esperis ankaŭ, ke Ĉinio kaj Kazaĥio kune antaŭenigos la konstruadon de "la Zono kaj la Vojo" kaj igos la dulandajn popolojn akiri pli da fruktoj el ĝi.

Nazarbaev gratulis, ke la Forumo de "la Zono kaj la Vojo" por Internacia Kunlaboro sukcese malfermiĝis, kaj ke prezidanto Xi Jinping donis per sia parolado bonajn respondojn al multaj demandoj ekzistantaj antaŭ la mondo. Li diris, ke Kazaĥio firme subtenas la iniciaton "la Zono kaj la Vojo" kaj aktive partoprenas en la konstruado de "la Zono kaj la Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin