Xi Jinping faris ĉefteman parolon en Forumo de la Zono kaj la Vojo por Internacia Kunlaboro

(GMT+08:00) 2017-05-14 11:29:00     Redaktoro:Pluveta

Antaŭtagmeze de la 14a de majo en Pekino inaŭguriĝis la Forumo de la Zono kaj la Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la forumo kaj faris ĉefteman parolon.

Xi montris, ke en la pasintaj kvar jaroj post propono de la iniciato pri konstruo de la silkvoja ekonomia zono kaj la mara silkvojo de la 21a jarcento, pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj subtenis kaj partoprenis en la iniciato, kaj enhavo de la iniciato estis metita en gravaj rezolucioj de ĝenerala asembleo de la UN kaj la Sekureca Konsilio de UN. Konstruo de la Zono kaj Vojo sin turnas de koncepto al agado.

Xi asertis, ke la iniciato "Zono kaj Vojo" akcelas liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investo kaj senĉese plibonigas la komercan kaj investan medion. De 2014 ĝis 2016, la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj landoj kaj regionoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al pli ol 300 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la totala investo por programoj de konstruado en landoj kaj regionoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al preskaŭ 500 miliardoj da usonaj dolaroj. Cetere Azia Infrastruktura Invest-Banko jam donis krediton je 1,7 miliardoj da usonaj dolaroj al 9 programoj.

Xi montris, ke oni konstruos la Zonon kaj Vojon kiel malferman vojon. La Zono kaj Vojo estas malferma kunlabora platformo kaj celas protekti plurflankan komercan sistemon, antaŭenpuŝi konstruadon de liberkomerca zono kaj akceli liberecon kaj oportunecon de komerco kaj investo. Oni ankaŭ konstruos la Zonon kaj Vojon kiel kreadan kaj civilizacian vojon.

Xi montris dum la parolado, ke Ĉinio fortigos monsubtenon por konstrui la Zonon kaj Vojon. Ĉina Ŝtata Ekspluata Banko kaj Eksporta kaj Importa Banko de Ĉinio liveros specialajn pruntojn respektive je 250 miliardoj da juanoj kaj 130 miliardoj da juanoj por programoj de infrastruktura konstruado kaj tiel plu. Ĉinio starigos la ekonomiajn kaj komercajn partnerajn rilatojn kune kun la partoprenantaj landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

Ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj el 29 landoj, respondeculoj, delegitoj kaj personoj el pli ol 70 internaciaj organizoj ĉeestis la forumon, kun la ĉeftemo fortigi internacian kunlaboron, kune konstrui la Zonon kaj Vojon kaj realigi komunan kungajnon kaj disvolvadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin