Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun raportistoj

(GMT+08:00) 2017-05-15 18:11:49     Redaktoro:Selena

Lunde antaŭtagmeze okazis rondtabla kunveno de gvidantoj en Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de 29 landoj kaj respondeculoj de tri gravaj internaciaj organizoj, inkluzive de ĝenerala sekretario de la UN, ĉeestis la la kunvenon. Post la kunveno Xi Jinping renkontiĝis kun raportistoj.

Li unue dankis raportistojn pro ilia laboro. Li diris, ke hieraŭ pluraj ŝtatestroj, resondeculoj de internaciaj organizoj kaj reprezentantoj el la intelekta rondo de pli ol 100 landoj ĉeestis la inaŭguron de la forumo kaj altnivelan kunveno pri Zono kaj Vojo kaj elmetis sugestojn kaj proponojn pri la iniciato.

Li diris, ke en la altnivela kunveno, ĉeestantoj subskribis 32 dokumentojn pri duflanka kaj plurflanka kunlaboro kaj projektojn de kunlaboro inter entreprenoj, kiuj koncernas 18 landojn kaj 8 internaciajn organizojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin