Li Keqiang renkontiĝis kun Vladimir Putin

(GMT+08:00) 2017-05-15 13:54:14     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe posttagmeze en la Granda Popola Halo, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Li diris, ke nuntempe la ampleksa strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Rusio tenas daŭran kaj altnivelan disvolviĝon. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵus faris fruktodonan renkontiĝon kun prezidento Putin, kaj ili atingis plurajn komunajn konsentojn. Ĉinio volas sekvi la tendencon de progreso kun Rusio, firme antaŭenpuŝi nunan kunlaboron en financo, loko, agrikulturo, energio kaj civila aviado, utiligi la avantaĝojn de reciproka kompletigo, serĉi kunlaboran potencialon, konstrui grandajn projektojn, antaŭenpuŝi mezgrandajn kaj malgrandajn kaj novigajn entreprenojn, striktigi interpopolajn interŝanĝojn, kaj fruktigi duflankan kunlaboron.

Putin diris, ke pro la zorgo de la du ŝtatestroj, rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio rapide disvolviĝis, kunlabora sistemo glate iris, kaj situacio de la duflankaj komerco kaj investado pliboniĝis. Rusio volas efektivigi komunan konsenton kun Ĉinio pri duflanka kunlaboro, antaŭenpuŝi kunlaboron de grandaj projektoj en energio, trafiko, aerospaco, kaj aliaj, plivastigi interŝanĝojn pri edukado, sporto, mediato, regiono kaj aliaj, kaj akceli kompletan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj dulanda kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin