Subskribitaj 32 interkonsentoj de kunlaboro en forumo pri Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-05-15 13:52:40     Redaktoro:Shanshan

Estis subskribitaj 32 interkonsentoj pri kunlaboro en Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro

Dimanĉe posttagmeze altnivela kunveno de la Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro fokusiĝis al la paralela temo "komunikado de politikoj". Ĉeestantoj subskribis 32 dokumentojn pri duflanka kaj plurflanka kunlaboro kaj projektojn de kunlaboro inter entreprenoj, kiuj koncernas 18 landojn kaj 8 internaciajn organizojn.

La kunveno kun paralela temo "komunikado de politikoj" estis organizita de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Disvolva Esplorcentro de la Ŝtata Konsilio. Preskaŭ 360 gastoj el pli ol 70 landoj kaj 40 internaciaj organizoj ĉeestis la kunvenon kaj diskutis ĉirkaŭ la temo Komunikado de Politikoj kaj Integriĝo de Disvolvaj Strategioj –Novigo de Mekanismo por Komuna Disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin