Ĉinio kapablas konservi stabilecon de financa merkato

(GMT+08:00) 2017-05-15 14:46:22     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dimanĉe, ke Ĉinio kapablas konservi stabilecon de financa merkato kaj antaŭgardi la regionajn kaj sistemajn financajn riskojn.

Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaborado. Li diris, ke Ĉinio trovos ekvilibron inter la tri flankoj de financa stabileco, laŭgrada senleviligo kaj stabila ekonomia kresko. Ĉinio efektivigos plu prudentan monpolitikon kaj metos la preventon de financaj riskoj sur elstaran lokon. La ĉina registaro ankaŭ daŭrigos la reĝimon de fluktua valutkurzo sub merkat-bazita administrado por konservi bazan stabilecon de juano sur racia kaj ekvilibra nivelo. Li aldonis, ke Ĉinio volas fortigi politikan komunikadon kaj kunordigon kun la Internacia Mona Fonduso kaj akceli ekonomian tutmondiĝon, liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, kaj ankaŭ multflankan kunlaboron, por certigi stabilan disvolviĝon de la tutmonda ekonomio.

Lagarde diris, ke la tendenco de la kresko de Ĉinio estas kuraĝiga. Ŝi laŭdis Ĉinion pro la forta subteno al tutmonda ekonomia kunlaboro kaj multflanka komerca sistemo. Ŝi diris, ke la Internacia Mona Fonduso ĝojas vidi, ke la financa sistemo de Ĉinio restas sur firma fundamento kun efika kaj taŭga prudenta reguligado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin