Novaĵoj (Majo 15)

(GMT+08:00) 2017-05-15 18:04:35     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi eksplikis inspiron malantaŭ iniciato de Zono kaj Vojo; Ĉinio kapablas konservi stabilecon de financa merkato. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde eksplikis, kio inspiris lin elpensi la iniciaton de la Zono kaj Vojo, emfazante, ke ĝi celas eksciti tutmondan kunlaboron kaj estas malfermita al ĉiuj.

Xi faris la rimarkojn en rondtabla kunveno de gvidantoj en Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en Pekino. Xi diris en la kunveno, ke disvolvado de la Zono kaj Vojo ne baras la eksteron nek estas direktita kontraŭ iu ajn partio.

La iniciato de la Zono kaj Vojo, proponita en 2013, estas granda plano por kunligi Azion kun Eŭropo kaj Afriko laŭ antikvaj komercaj vojoj per konstruado de senescepta komerca kaj infrastruktura reto.

En la lunda kunveno, Xi parolis pri la grandaj defioj alfrontataj de la mondo: malviglaj komerco kaj investo, ŝanceliĝa ekonomia tutmondiĝo, ĉiam malekvilibriĝa disvolvado, efiko de grandskala migrado de rifuĝintoj kaj enmigrintoj, kaj ankaŭ militoj, konfliktoj kaj terorismo.

Dimanĉe en la inaŭguro de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan prelegon titolitan "Kune antaŭenpuŝi konstruadon de la Zono kaj Vojo", emfazante persiston en la spirito de paca kunlaboro, malfermo kaj inkluzivemo, interŝanĝo, reciproka profito kaj komuna gajno. Xi proponis konstrui la Zonon kaj Vojon kiel vojon de paco, prospero, malfermo, novigo kaj civilizacio. La internacia komunumo varme reagis al la prelego, konsentis pri la ideo de Ĉinio kaj volis klopodi kun Ĉinio por krei belan estontecon.

Bennett, vicprezidanto de la brita klubo de 48 grupoj, diris al raportisto, ke la prelego de prezidanto Xi staris sur la starpunkto, kiu utilas al la mondo kaj la realo, resumis kaj lernis historiajn spertojn, kaj pentris sciencan kaj realan vojmapon por komune prospera kaj brila estonteco de ĉiuj landoj kaj popoloj. Tio grande influos la restan tempon de la kuranta jarcento.

Fama itala klerulo pri internaciaj demandoj kaj ekonomikisto Vallauris diris, ke la prelego de Xi refoje atestis, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo sekvas la formon de paca disvolvo kaj pragmata kunlaboro, kaj tio ne nur montris novan solvon al la malforta monda ekonomio, sed ankaŭ liveras novan pensmanieron al paco, disvolviĝo kaj prospero de la mondo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe emfazis la specialan ligitecon de Indonezio kun la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, vokante la du landojn fortigi kunlaboron sub la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Xi diris dum la renkontiĝo kun indonezia prezidento Joko Widodo, ke li proponis la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento unuafoje, kiam li faris paroladon en Indonezio en oktobro de 2013. La integriĝo de la propono kun la Tutmonda Mara Apogpunkto de Indonezio riĉigis duflankajn rilatojn.

Widodo estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro dimanĉe kaj lunde.

Xi urĝis Ĉinion kaj Indonezion daŭrigi altnivelajn interŝanĝojn por antaŭenigi sian ampleksan strategian partnerecon kaj firmigi politikan reciprokan konfidon. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas klopodi por profundigi pragmatan kunlaboron, antaŭenigi infrastrukturajn projektojn kaj certigi ekvilibran kreskon de duflanka komerco. Li difinis investon, financon, minekspluaton, agrikulturon kaj nukleenergion kiel kampojn de plua kunlaboro inter la du landoj, krom la batalo kontraŭ terorismo, narkotaĵa regado, retsekureco kaj bato kontraŭ translandaj krimoj. Xi aldonis, ke la du landoj ankaŭ devas efektivigi dialogon kaj kunlaboron pri maraj aferoj, akceli interŝanĝojn en turismo, edukado kaj kulturo kaj fortigi komunikadon kaj kunordigon en plurflankaj organizoj.

Widodo diris, ke Indonezio kredas, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo alportos pli da oportunoj de kunlaboro al la du landoj. Indonezio pretas labori kun Ĉinio sub la kadro de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj plibonigi duflankajn komercon kaj investon. La indonezia flanko diskutos kun Ĉinio pri la konstruado de ekonomia interliga koridoro kaj klopodos por profundigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn inter la du landoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris dimanĉe, ke Ĉinio kapablas konservi stabilecon de financa merkato kaj antaŭgardi la regionajn kaj sistemajn financajn riskojn.

Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio trovos ekvilibron inter la tri flankoj de financa stabileco, laŭgrada senleviligo kaj stabila ekonomia kresko. Ĉinio efektivigos plu prudentan monpolitikon kaj metos la preventon de financaj riskoj sur elstaran lokon. La ĉina registaro ankaŭ daŭrigos la reĝimon de fluktua valutkurzo sub merkat-bazita administrado por konservi bazan stabilecon de juano sur racia kaj ekvilibra nivelo. Li aldonis, ke Ĉinio volas fortigi politikan komunikadon kaj kunordigon kun la Internacia Mona Fonduso kaj akceli ekonomian tutmondiĝon, liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, kaj ankaŭ multflankan kunlaboron, por certigi stabilan disvolviĝon de la tutmonda ekonomio.

Lagarde diris, ke la tendenco de la kresko de Ĉinio estas kuraĝiga. Ŝi laŭdis Ĉinion pro la forta subteno al tutmonda ekonomia kunlaboro kaj multflanka komerca sistemo. Ŝi diris, ke la Internacia Mona Fonduso ĝojas vidi, ke la financa sistemo de Ĉinio restas sur firma fundamento kun efika kaj taŭga prudenta reguligado.

Lunde en Pekino okazis la 5a Tutmonda Pensfabrika Pintkunveno. Pli ol 100 ĉinaj kaj fremdlandaj specialistoj kaj kleruloj faris profundan diskuton pri daŭripova disvolvado. La ĉeestantoj opiniis, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la efiko de ĝia konstruo aldonis novan viglecon kaj pozitivan energion al la disvolvado kaj regado de la mondo. Chen Yuan, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco faris paroladon en la inaŭgura ceremonio.

La ĉeestantoj faris diskuton ĉirkaŭ la temo Kunigi Saĝecon por Antaŭenigi Tutmondan Disvolvadon. Chen esprimis esperon en la parolado, ke la pintkunveno mobilizos pensfabrikojn kaj specialistojn el diversaj rondoj determini novan tendencon de tutmondiĝo, antaŭenigi reformojn de tutmonda regado kaj internaciaj reguloj, aktive partopreni en la iniciato de la Zono kaj Vojo, esplori kaj trakti tutmondajn defiojn kaj kontribui por justa, inkluziva kaj daŭripova disvolvado de la mondo.

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke la aldonvalora industria produkto de Ĉinio, grava ekonomia indikilo, aprile leviĝis je 6,5% kompare kun la responda periodo de la last jaro, kaj la kresko estis je 0,5 procentopunkto pli rapida ol la responda monato de la lasta jaro.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Ŝtata Buroo de Statistiko, en marto, industria produkto kreskis je 7,6% kompare kun la responda periodo de la lasta jaro.

Industria produkto, oficiale nomata industria aldonvaloro, estas uzata por mezuri la aktivecon de difinitaj grandaj entreprenoj kun jara enspezo de almenaŭ 20 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,9 milionoj da usonaj dolaroj).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin