Ĉinaj gvidantoj renkontiĝis kun kenja prezidento

(GMT+08:00) 2017-05-16 14:20:57     Redaktoro:Shanshan
Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉinaj prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang respektive renkontiĝis kun kenja prezidento Uhuru Kenyatta, kiu estas en Pekino por ĉeesti Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi montris, ke la ĵus sukcese finiĝinta Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro akiris riĉan rikolton. Ĉinio aplaŭdas la pozitivan kontribuon de Kenjo. En la lastaj jaroj la ampleksa kunlabora partnereco inter la du landoj rapide disvolviĝis kaj la dulandaj rilatoj estis en la plej bona periodo en la historio. Kenjo estas unu el la pilotaj landoj de la produktkapabla kunlaboro kun Ĉinio kaj ludas gvidan kaj modelan rolon dum la duflanka kunlaboro. Li proponis difini la dulandajn rilatojn kiel ampleksan strategian kunlaboran partnerecon. Ĉinio volas klopodi kun Kenjo por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo.

Kenyatta gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. La pintkunveno de la forumo montris al la mondo efektivajn atingojn de la antaŭvidema iniciato de la Zono kaj Vojo kaj liveris al evoluantaj kaj evoluintaj landoj historian platformon por diskuto pri kunlaboro sur la bazo de reciproka profito kaj komuna gajno.

Posttagmeze, dum la renkontiĝo kun Uhuru Kenyatta, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas kapti la ŝancon por akordigi disvolvajn strategiojn kun Kenjo, profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, striktigi interpopolajn interŝanĝon kaj aldoni novan movforton al rilatoj inter la du landoj.

Kenyatta diris, ke Kenjo volas teni altnivelan kontakton kun Ĉinio por garantii, ke la duflankaj rilatoj ĉiam estos sur alta nivelo kaj starigos novan ekzemplon por reciprokprofita kunlaboro inter Afriko kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin