Sirio: Internacia alianco aeratakis sirian urbon

(GMT+08:00) 2017-05-16 14:22:46     Redaktoro:Shanshan

La siria radio Sham FM lunde raportis, ke tiutage la internacia alianco, gvidata de Usono, kiu celas batali kontraŭ ekstremisma grupo Islama Ŝtato, aeratakis urbon de la provinco Deir ez-Zor en orienta Sirio, kaj pli ol 40 civiluloj estis mortigitaj.

Laŭ raporto de aliaj mediatoj, lastatempe la internacia alianco faris aeratakojn al la nordorienta parto de Sirio. En la 10a kaj la 11a de majo, ĝi respektive aeratakis la provincojn Deir ez-Zor kaj Al-Raqqah, kaj pli ol 20 homoj estis mortigitaj.

Septembre de 2014 Usono kaj aliaj landoj establis la internacian aliancon kaj faris aeratakojn al celoj de la Islama Ŝtato en Sirio kaj Irako. La siria registaro opiniis, ke la agadoj ne estis rajtigitaj de la Sekureca Konsilio de la UN. Ĝi kondamnis la aeratakojn gvidatajn de Usono, kiuj mortigis grandan nombron da civiluloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin