Sud-Koreio kaj Usono planas okazigi intertraktadon inter ŝtatestroj junie en Vaŝingtono

(GMT+08:00) 2017-05-17 13:58:30     Redaktoro:Shanshan

La sud-korea prezidentejo Blua Domo konfirmis, ke en la fino de junio en Vaŝingtono okazos intertraktado inter sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj usona prezidento Donald Trump.

Gazetara sekretario de la Blua Domo Yoon Young-chan diris, ke tiutage Chung Eui-yong, grupestro de la Blua Domo pri diplomatio kaj sekureco, renkontiĝis kun Matt Pottinger, altnivela direktoro pri Azio en la Nacia Sekureca Konsilio de la Blanka Domo. Ili atingis komunan konsenton pri la dato de la intertraktado, kaj la du flankoj diskutos plu pri la horaro kaj temoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin