Oficialuloj de Ĉinio kaj ASOAL kunvenos pri Suda Ĉina Maro ĉi-semajne

(GMT+08:00) 2017-05-17 14:02:53     Redaktoro:Yu

Ĉinio marde diris, ke la 14a Kunveno de Altrangaj Oficialuloj pri la Efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro okazos ĵaŭde en Guiyang, la ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou.

Laŭ proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin kaj altrangaj diplomatoj el la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĉeestos la kunvenon. Antaŭ tio okazos la 21a Kunveno de la Komuna Laborgrupo pri la Efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

Hua diris, ke Ĉinio kaj la sudorient-aziaj landoj diskutos pri efektivigo de la deklaro, antaŭenpuŝante maran praktikan kunlaboron kaj solvadon de demandoj rilataj al la intertraktado pri la kondutkodo en la Suda Ĉina Maro. Ŝi diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj okazigos la unuan kunvenon de la duflanka konsiliĝa mekanismo pri la demando de la Suda Ĉina Maro en Guiyang en la 19a de majo, kaj la ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj filipina ambasadoro al Ĉinio Jose Sta. Romana ĉeestos la kunvenon por diskuti pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Ŝi aldonis, ke Ĉinio atendas kaj opinias, ke la du landoj firmigos konsenton, fortigos konfidon kaj klarigos miskomprenojn per duflanka intertraktado, konvene traktos malkonsentojn, antaŭenigos maran kunlaboron, kaj kreos kondiĉojn por solvi koncernajn disputojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin