Xi gratulas Ĉinan Akademion de Sociaj Sciencoj okaze de 40a datreveno

(GMT+08:00) 2017-05-17 20:14:00     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulan leteron al la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj okaze de la 40a datreveno de ĝia fondiĝo.

En la letero, Xi diris, ke nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, li varme gratulas la akademion kaj sincere salutas ĉiujn sciencistojn de la akademio. Li akcentis, ke en la pasintaj 40 jaroj sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj ĉiam disvolviĝis kun la tempo kaj progresis kun la popolo, klopodis konstrui la pozicion de la marksisma teorio kaj faris gravajn kontribuojn por servi al la decidfaro de la partio kaj registaro, akceli ĉinigon de marksismo kaj realigi prosperon kaj disvolviĝon de filozofio kaj sociaj sciencoj en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin