Lavrov: Trump donis neniun sekreton al li

(GMT+08:00) 2017-05-19 18:40:00     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov ĵaŭde malakceptis la raportojn de usonaj amaskomunikiloj, ke usona prezidento Donald Trump donis al li klasifikitajn informojn, kiam ili renkontiĝis antaŭ nelonge en la Blanka Domo.

Li diris dum laborvizito al Kipro, ke tio, kio Trump vere diris al li, estas, ke teroristoj de la Islama Ŝtato kapablas meti nesekveblajn eksplodaĵojn en tekkomputilojn.

Lavrov diris al raportistoj en Nikozio dum komuna gazetara konferenco kun kipra ministro pri eksterlandaj aferoj Ioannis Kasoulides, ke li memoras, ke eble antaŭ unu aŭ du monatoj, la registaro de Trump publikigis dekreton, malpermesante pasaĝerojn de aviadiloj el sep mezorientaj landoj kunporti tekkomputilojn, kaj se oni parolas pri tio, li ne trovas sekreton el tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin