Novaĵoj (Majo 19)

(GMT+08:00) 2017-05-19 17:03:35     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio urĝas Sud-Koreion forigi obstaklojn al duflankaj rilatoj; klimata intertraktado de UN akiris esencan progreson. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke Ĉinio volas labori kun Sud-Koreio por revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Lee Hae-chan, kiu vizitas Ĉinion de ĵaŭdo ĝis sabato kiel la speciala sendito de sud-korea prezidento Moon Jae-in.

Ankaŭ ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi urĝis Sud-Koreion forigi obstaklojn al la disvolvado de duflankaj rilatoj ĵaŭde dum sia renkontiĝo kun la sud-korea sendito.

Wang diris al la speciala sendito, ke Sud-Koreio devas revenigi duflankajn rilatojn al la vojo de sana disvolviĝo. Li akcentis, ke Ĉinio volas vidi la revenon al normalaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du flankoj.

Wang eksplikis la starpunkton de Ĉinio pri la lokado de la usona kontraŭmisila sistemo Terminala Alt-Altituda Regiona Defendo kaj urĝis Sud-Koreion ĝuste trakti la gravan kaj racian zorgon de Ĉinio.

Lee diris, ke Sud-Koreio agnoskas, ke la lokado de la kontraŭmisila sistemo difektis reciprokan konfidon kaj interŝanĝojn inter Sud-Koreio kaj Ĉinio, kaj ĝi plene komprenas la racian zorgon de Ĉinio pri la demando. Li aldonis, ke lia lando sincere volas serĉi solvon al la demando.

Pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, Wang diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj flankoj per pli efikaj rimedoj, insistas solvi la demandon per dialogo kaj klopodas defendi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Altrangaj oficistoj el Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĵaŭde konsentis pri kadro de la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro.

La konsento estis atingita dum la 14a kunveno de altrangaj oficialuloj pri la efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro.

La kunveno, kunprezidita de ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin kaj singapura konstanta sekretario por eksterlandaj aferoj Chee Wee Kiong, estis okazigita antaŭ la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la Asocio en julio.

Liu diris en la gazetara konferenco post la kunveno, ke la kadro estis aprobita pli frue ol la planita, kaj laŭ la laborplano, Ĉinio kaj la membroj de la Asocio espereble finos konsiliĝon pri la projekto de la kadro de la kondutkodo en la unua duono de ĉi tiu jaro.

Ĉina delegito vokis la bosnio-hercegovinan popolon de diversaj etnaj grupoj firmigi la politikan procezon kaj atingojn de socia konstruado, solvi malkonsentojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj komplete efektivigi la Interkonsenton de Dayton.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, faris la alvokon en publika kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri Bosnio-Hercegovino. Wu diris, ke Ĉinio respektas la sendependecon, suverenecon, nacian unuecon kaj teritorian integrecon de Bosnio-Hercegovino kaj la elekton faritan de la bosnio-hercegovina popolo por la estonteco de la lando kaj subtenas harmonian kunekziston kaj komunan disvolvadon de ĉiuj etnaj grupoj en la lando. Li aldonis, ke la ĉina flanko bonvenigas la klopodojn faritajn de Bosnio-Hercegovino por nacia repaciĝo, ekonomisocia disvolvado kaj ĵurŝtata konstruado.

Kartvela ĉefministro George Kvirikashvili diris ĵaŭde en Tbiliso, ke la liberkomerca interkonsento, subskribita inter Kartvelio kaj Ĉinio, estas tre grava kaj helpos Kartvelion altiri pli multajn eksterlandajn kapitalojn kaj akcelos ekonomian disvolviĝon.

Tiutage Kvirikashvili diris post la kabineta kunveno, ke Kartvelio jam subskribis liberkomercajn interkonsentojn kun najbaraj landoj kaj la Eŭropa Unio kaj atingis la interkonsenton ankaŭ kun Ĉinio, kaj tio estas tre grava por lia lando en altiro de eksterlandaj kapitaloj kaj disvolvado de la ekonomio orientita al eksporto.

La 13an de majo en Pekino, Ĉinio kaj Kartvelio oficiale subskribis liberkomercan interkonsenton. La du flankoj akiris esencan progreson en komerco pri varoj kaj servoj, komerca reĝustigo kaj aliaj kampoj. La interkonsento validiĝos en la fino de la kuranta jaro aŭ en la komenco de la venonta jaro.

Ĉi-jare la unua intertraktado de UN pri klimatŝanĝiĝo finiĝis ĵaŭde en la germana urbo Bonno. Lu Xinming, estro de la ĉina delegacio por la intertraktado, diris tiutage dum intervjuo, ke ĝenerale la intertraktado atingis la atenditan rezulton kaj faris esencan paŝon.

Lu diris, ke la Pariza Interkonsento, kiu validiĝis en novembro de 2016, faris aranĝojn pri la agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo post 2020, kaj ĉi-foja intertraktado estis okazigita ĉirkaŭ la detalaj reguloj pri efektivigo de la interkonsento kaj atingis unuan konsenton, kaj laŭ li, tio skizis la regulojn pri efektivigo de la interkonsento.

Lu aldonis, ke kvankam estis la unua konsento en intertraktado, tamen restis diferencoj, precipe pri distingo de respondecoj kaj devoj inter evoluintaj kaj evluantaj landoj kaj ampleksa kaj ekvilibra antaŭenigo de diversaj diskuttemoj.

Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo, diris ĵaŭde, ke la ĉina delegacio subtenas la laboron de la sekretariejo de la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo per tre konstruema sinteno dum la nova intertraktado pri la kadra konvencio en Bonno. Samtempe ŝi vokis ĉiujn partiojn de la konvencio resti fidelaj al siaj promesoj kaj konservi la konvencion.

Espinosa laŭdis la klopodojn faritajn de la ĉina delegacio dum la pasintaj kelkaj tagoj, dirante, ke ili apogis la sekretariejon de la kadra konvencio kaj la intertraktadon per tre konstruema sinteno.

Ĵaŭde la Eŭropa Unio okazigis kunvenon de defendaj ministroj el siaj membroj. Federica Mogherini, supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke ili atingis komunan konsenton pri fortigo de sekureco kaj defendo.

Mogherini diris, ke sub la kadro de komuna politiko de sekureco kaj defendo, la membroj de la EU akiris progreson en bonigo de traktado de krizoj, fortigo de sekureca kunlaboro kun internaciaj organizoj kaj partneraj landoj, akcelado de milita reago kaj altigo de la kapablo de traktado de civilaj krizoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj lia franca paralelulo Emmanuel Macron havis unuan telefonan interparolon ĵaŭde. La du flankoj esprimis sian volon disvolvi la dulandajn amikajn rilatojn.

Tiutage la gazetara servo de rusa prezidento anoncis, ke Putin gratulis Macron pro lia enoficiĝo kiel nova prezidento. La du flankoj konsentis kunlabori pri serio da urĝaj internaciaj demandoj kaj disvolvi la dulandajn rilatojn de tradicia amikeco en politiko, ekonomio kaj komerco, kulturo kaj interpopolaj interŝanĝoj. Ili emfazis la gravecon pri komuna batalo kontraŭ terorismo. La du flankoj ankaŭ akcentis daŭrigi interreagon surbaze de la Minska Interkonsento kaj en la "maniero de Normando" por fari kunordigon pri solvado de la ukraina krizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin