Xi Jinping adresis gratulon al Wu Den-yih

(GMT+08:00) 2017-05-21 14:38:47     Redaktoro:Xiong

La 20an de majo Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, sendis mesaĝon al Wu Den-yih, por gratuli, ke li elektiĝis kiel prezidanto de la ĉina Kuomintango, kaj esperis, ke la du partioj, konsidere la bonon de la dubordaj samnacianoj, tenos sin je la "komuna kono de 1992", absolute kontraŭstaros al "tajvana sendependiĝo", direktos sin en la ĝusta vojo de la dubordaj rilatoj kaj la paca disvolvado, kaj kune faros penadon por la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio.

En la sama tago Wu Den-yih faris respondon. Li esprimis dankon al Xi Jinping, esperante, ke la du partioj daŭrigos la profundigon de la "komuna kono de 1992", akcelos la sistemigon de la duborda paco, disvolvos la ĉinan kulturon, antaŭenigos la dubordan evoluadon, kaj kune prenos larĝan kaj prosperan vojon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin