Novaĵoj (Majo 22)

(GMT+08:00) 2017-05-22 16:42:14     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina delegacio por Monda Asembleo pri Sano reasertis principon de unu Ĉinio; Usona prezidento diskutis pri regiona sekureco kun gvidantoj de la golfaj landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede en Pekino, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, okazigis intertraktadon kun Pantaleon Alvarez, prezidanto de la filipina Ĉambro de Reprezentantoj.

Zhang diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj komunikiĝis mil jarojn, amikeco kaj kunlaboro ĉiam estis la ĉefaĵoj de la duflankaj rilatoj. En la lasta jaro prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Rodrigo Duterte atingis gravan konsenton pri plibonigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj pro tio la rilatoj ĉiuflanke pliboniĝis kaj kunlaboro eniris novan periodon. Zhang akcentis, ke Ĉinio volas labori kun Filipinoj por subteni reciprokan konfidon, striktigi strategian komunikadon kaj profundigi pragmatan kunlaboron. Li aldonis, ke la du flankoj devas daŭrigi la bonan tendencon de la rilatoj kaj akceli disvolvadon de la rilatoj.

Alvarez diris, ke la grandega disvolviĝo de Ĉinio estas mirinda; Filipinoj subtenas la ĉinan iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj opinias, ke ĝi akcelos disvolviĝon kaj prosperon de aziaj landoj. Li aldonis, ke la du parlamentaj ĉambroj de Filipinoj subtenas la politikon de prezidento Duterte pri Ĉinio kaj volas preni pozitivajn rimedojn por doni leĝan garantion al pragmata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj. La flipina Ĉambro de Reprezentantoj esperas antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio per establo de amika grupo kaj en aliaj manieroj.

Dimanĉe laŭ la loka tempo en Bamako, komisiite de malia prezidento, ĉefministro Abdoulaye Idrissa Maïga intervidiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Maïga diris, ke Malio ĉiam tenas fratecon kun Ĉinio kaj konsideras Ĉinion kiel sian strategian partneron. Ĝi dankas Ĉinion pro la subteno kaj helpo kaj volas klopodi kun Ĉinio por efektivigi atingojn de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj striktigi komunikadon de personoj por profitigi la du popolojn.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas afrikajn landojn solvi afrikajn problemojn en sia maniero.

En la sama tago Wang Yi interparolis kun malia ministro pri eksterlandaj aferoj Abdoulaye Diop.

En la interparolo Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Malio estas bonaj kaj malnovaj amikoj kaj havas longtempan kaj solidan amikecon. Nun la situacio en Malio troviĝas en la ŝlosila periodo. Ĉinio persiste subtenas Malion en la procezo de paco kaj reakordiĝo, serĉado de disvolva vojo taŭga al la naciaj kondiĉoj kaj batalo kontraŭ terorismo. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN Ĉinio ĉiam protektas la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de Malio. Ĉinio volas fortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Malio en internaciaj aferoj kaj ludi rolon por protekti la rajtojn kaj interesojn de afrikaj landoj kaj evoluantaj landoj.

Diop diris, ke Ĉinio kaj Malio havas tradician amikecon. Post la sendependiĝo de Malio, Ĉinio liveris multe da helpoj. Malio dankas Ĉinion pro la helpo. Malio tute konsentas la penson de Ĉinio pri profundigo de kunlaboro inter la du landoj, volas fortigi strategian kontakton kun Ĉinio kaj senĉese altigi duflankan pragmatan kunlaboron per la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

La ĉina delegacio por la 70a Monda Asembleo pri Sano dimanĉe reasertis, ke la principo de unu Ĉinio estas la kondiĉo por la partopreno de la ĉina Tajvano en la jara konferenco de la Monda Organizo pri Sano.

Dum gazetara konferenco okazigita en la tago antaŭ la malfermo de la Monda Asembleo pri Sano, la ĉina delegacio ankaŭ refutis la ekziston de breĉo en epidemia prevento, pretenditan de Tajvano.

Responde al demandoj koncernaj al Tajvano, Li Bin, estro de la ĉina delegacio kaj direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, diris, ke estas la tajvanaj aŭtoritatoj gvidataj de la loka Demokratia Progresema Partio, kiuj starigis la baron al la partopreno de Tajvano en la Monda Asembleo pri Sano. Ŝi reasertis la interkonsenton atingitan de la du bordoj de la tajvana markolo en 1992 kun la principo de unu Ĉinio kiel la kondiĉo de la partopreno de Tajvano.

La 21an de majo en Saud-Arabio vizitanta usona prezidento Donald Trump intervidiĝis kun gvidantoj de membrolandoj de la Golfa Kunlabora Konsilio. Ili faris diskuton pri la regiona sekureca situacio kaj duflankaj rilatoj.

Laŭ raporto de novaĵ-agentejo de Saud-Arabio, tiutage Trump okazigis nepublikan kunvenon kun gvidantoj de membrolandoj de la Golfa Kunlabora Konsilio. Ili diskutis pri la sekureca minaco de la Golfo, starigo de defenda sistemo de la Golfo kaj fortigo de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Usono kaj la golfaj landoj.

Sud-korea prezidento Moon Jea-in dimanĉe proponis kandidatojn por kelkaj oficoj de ministroj kaj staboj de la Blua Domo. La kandidato por la posteno de ministro pri eksterlandaj aferoj estis aparte atentita de la publiko. Se Kang Kyung-wha estos nomumita, ŝi fariĝos la unua sud-korea virino sur tiu ĉi posteno.

Kang, naskita en 1955, nun servas kiel speciala politika konsilisto de ĝenerala sekretario de la UN. Moon diris, ke Kang havas kompetentecon kaj rilatojn en internacia diplomatio kaj kapablas trakti diplomatiajn demandojn per sia saĝo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan estis denove instalita kiel ĉefo de sia partio dimanĉe post tri jaroj en speciala kongreso de la reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke la Partio de Justeco kaj Disvolvado okazigis specialan kongreson tiutage en la ĉefurbo Ankaro por elekti sian novan ĉefon. Erdogan kiel ununura kandidato akiris subtenojn de 1 414 el entute 1 470 delegitoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin