Yang Jiechi intervidiĝis kun delegaciestroj de arabaj landoj

(GMT+08:00) 2017-05-22 19:08:47     Redaktoro:Xiong

La 22an de majo la ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi intervidiĝis kun estroj de la delegacioj de la arabaj landoj kaj la Araba Ligo, kiuj estas en Pekino por ĉeesti la 14an kunvenon de altranguloj kadre de la forumo por la ĉina-araba kunlaboro. Yang Jiechi diris, ke Ĉinio volas daŭre ludi konstrueman rolon en la akcelo de paco kaj stabileco en Mezoriento.

Yang Jiechi rimarkigis, ke la arabaj landoj faris gravan kontribuon por la sukceso de la forumo de "la Zono kaj la Vojo" por internacia kunlaboro, antaŭ nelonge okazinta en Pekino, kaj Ĉinio volas kune kun la arabaj landoj disvolviĝi en la konstruado de "la Zono kaj la Vojo", kaj ke Ĉinio firme subtenas la penadon de la arabaj landoj protekti siajn naciajn laŭleĝajn rajtojn kaj volas daŭre ludi konstrueman rolon en la akcelo de paco kaj stabileco en Mezoriento.

Kaj la delegaciestroj diris, ke "la Zono kaj la Vojo" estas grava ŝanco por la konstruado kaj la ekonomia disvolvado de la arabaj landoj, kaj la arabaj landoj ĉiuj volas partopreni en ĝi, kaj ke la arabaj landoj donas grandan atenton al la strategia kunlaboro kun Ĉinio kaj bonvenigas Ĉinion fari pli grandan rolon en Mezoriento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin