La iniciato "la Zono kaj la Vojo" estas vaste subtenata

(GMT+08:00) 2017-05-22 19:52:05     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 22a de majo Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la jarkunveno de la Ekonomia kaj Socia Komisiono de UN por Azio kaj Pacifiko subtenas la iniciaton proponitan de Ĉinio – "la Zono kaj la Vojo".

Lastatempe la 73a jarkunveno de la Ekonomia kaj Socia Komisiono de UN por Azio kaj Pacifiko okazis en Tajlando, kaj la kunveno esprimis subtenon al la iniciaton "la Zono kaj la Vojo". Por tio Hua Chunying diris: "Tio refoje reflektas la pozitivan sintenon de la internacia komunumo pri la kontruado de "la Zono kaj la Vojo", kaj Ĉinio volas, kune kun la membroj-ŝtatoj de la Ekonomia kaj Socia Komisiono de UN por Azio kaj Pacifiko, plifortigi kunlaboron, manenmane antaŭenigi la konstruadon de 'la Zono kaj la Vojo', fari kontribuon por Azio kaj Pacifiko."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin