Erdogan denove instalita kiel ĉefo de reganta partio

(GMT+08:00) 2017-05-22 11:02:30     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan estis denove instalita kiel ĉefo de sia partio dimanĉe post tri jaroj en speciala kongreso de la reganta Partio de Justeco kaj Disvolvado.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke la Partio de Justeco kaj Disvolvado okazigis specialan kongreson tiutage en la ĉefurbo Ankaro por elekti sian novan ĉefon. Erdogan kiel ununura kandidato akiris subtenojn de 1 414 el entute 1 470 delegitoj.

Erdogan establis la Partion de Justeco kaj Disvolvado en 2001. Li sin retiris el la partio post sia elektiĝo kiel prezidento en aŭgusto de 2014, laŭ la konstitucia principo pri neŭtraleco de politikaj partioj.

La principo pri neŭtraleco de politikaj partioj estis nuligita dum referendumo pri amendo de konstitucio en aprilo de la kuranta jaro, kaj pro tio prezidento estas permesita teni oficon de politika partio. En la 2a de majo Erdogan denove membriĝis al la Partio de Justeco kaj Disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin