Wang Yi interparolis kun malia ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-05-22 12:51:43     Redaktoro:Pluveta

La 21an de majo laŭ la loka tempo en Bamako ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun malia ministro pri eksterlandaj aferoj Abdoulaye Diop.

En la interparolo Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Malio estas bonaj kaj malnovaj amikoj kaj havas longtempan kaj solidan amikecon. Nun la situacio en Malio troviĝas en la ŝlosila periodo. Ĉinio persiste subtenas Malion en la procezo de paco kaj reakordiĝo, serĉado de disvolva vojo taŭga al la naciaj kondiĉoj kaj batalo kontraŭ terorismo. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN Ĉinio ĉiam protektas la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de Malio. Ĉinio volas fortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Malio en internaciaj aferoj kaj ludi rolon por protekti la rajtojn kaj interesojn de afrikaj landoj kaj evoluantaj landoj.

Diop diris, ke Ĉinio kaj Malio havas tradician amikecon. Post la sendependiĝo de Malio, Ĉinio liveris multe da helpoj. Malio dankas Ĉinion pro la helpo. Malio tute konsentas la penson de Ĉinio pri profundigo de kunlaboro inter la du landoj, volas fortigi strategian kontakton kun Ĉinio kaj senĉese altigi duflankan pragmatan kunlaboron per la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin