Malfermiĝis la 40a interkonsiliĝa kunveno pri Antarkta Traktato

(GMT+08:00) 2017-05-23 20:39:29     Redaktoro:Xiong

La 23an de majo, en Pekino, malfermiĝis la 40a interkonsiliĝa kunveno pri Antarkta Traktato. Zhang Gaoli, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la malfermon kaj faris salutparoladon.

Zhang Gaoli diris, ke Ĉinio estas grava partoprenanto de la internacia mastrumado super la Antarkta Poluso, energia akcelanto de la scienca esplorado pri la Antarkta Poluso, kaj agema praktikanto de la protektado al la antarkta medio, kaj ke Ĉinio persistas en la principoj de la Antarkta Traktato kaj pledas por tio, ke la homaro pli bone konu, protektu kaj utiligu la Antarktan Poluson.

Ĉinio unuafoje servas kiel gastiganto de la interkonsiliĝa kunveno pri Antarkta Traktato, post la jaro 1983, kiam Ĉinio aliĝis al Antarkta Traktato, kaj post la jaro 1595, kiam Ĉinio fariĝis membro de la interkonsiliĝa kunveno pri Antarkta Traktato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin