Ĉina batisfero Jiaolong subakviĝos en Mariana Fosego

(GMT+08:00) 2017-05-23 14:49:30     Redaktoro:Yu

La ĉina kunhoma batisfero Jiaolong marde subakviĝos en la Mariana Fosego.

Ĝia patrina ŝipo Xiangyanghong 09 ekveturis al la submaraj fosegoj Yap kaj Mariano, kun Jiaolong kaj 96 sciencistoj en la 16a de majo por la tria stadio de la 38a oceana ekspedicio de Ĉinio. La ŝipo atingis la marianan regionon lunde kaj komencis provi temperaturon, salecon kaj profundon por la marda subakviĝo, la unua de la tria stadio de la ekspedicio.

Dek subakviĝoj estas planitaj por la tria stadio. La unua espereble atingos la profundon de 4 800 metroj kaj daŭros ĉirkaŭ naŭ horojn.

Per siaj du mekanikaj brakoj, Jiaolong kolektos specimenojn de marakvo, sedimento, profundmara vivo kaj rokoj laŭ la cirkonstancoj.

La misio studos la mineralogion kaj geokemion de sedimento kaj rokoj en la regiono por levi la komprenon pri geologiaj aktivecoj. La esploro inkluzivos profundmarajn mikrobojn kaj aliaj vivoformojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin