Irana prezidento urĝis Usonon rekonsideri politikon pri ĝi

(GMT+08:00) 2017-05-23 11:41:21     Redaktoro:Pluveta

Lunde irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Usono devas denove konsideri sian politikon pri Irano.

Rouhani diris en gazetara konferenco, ke la usona politiko, inkluzive de premado kaj sankcioj kontraŭ Irano, ĉiam estas malsukcesa. Li emfazis, ke pri la rilatoj kun Irano, Usono havas neniun alian elekton ol konsideri kungajnan vojon.

Rouhani diris ankaŭ, ke se estos necese, Irano provpafos plu misilon en iu ajn tempo. Li akcentis, ke iliaj misiloj estas uzataj por defendo kaj paco, kaj la usona intenco haltigi al Irano la programon de defensivaj misiloj estas nur iluzio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin