Ĉinio kaj Germanio marŝas antaŭen en kultura interŝanĝo

(GMT+08:00) 2017-05-24 19:08:29     Redaktoro:Xiong

La 24an de majo, en Pekino, okazis la unua kunveno kadre de la dialoga mekanismo de altnivela kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Germanio. La ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la kunveno.

En la mesaĝo Xi Jinping diras, ke la ĉina kaj germana popoloj havas longan historion je kontaktiĝo kaj profundan amikecon; dum la 45 jaroj post la fondiĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj la praktika kunlaboro ĉiam pli kaj pli profundiĝis kaj la duflankaj rilatoj jam eniris en la stadion de matura disvolviĝado.

Xi Jinping esperas, ke la dialoga mekanismo de altnivela kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Germanio povos liveri fortan subtenon kaj garantion al riĉigo de dulanda interkomunikiĝo, plivastigo de interŝanĝaj kampoj, kaj pliprofundigo de kunlabora enhavo, kaj fari novan kontribuon por la konstanta antaŭeniro de la dulandaj rilatoj kaj por la evoluado de la ĉina-eŭropaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin