Trump volas puŝi Palestinon kaj Israelon realigi pacon

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:32:00     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris marde en la urbo Bet-Leĥemo en Cisjordanio, ke li volas labori kun gvidantoj de Palestino kaj Israelo por realigi konstantan pacon inter la du landoj, kaj Usono helpos al Palestino disvolvi ekonomion.

Trump faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun palestina prezidento Mahmoud Abbas post intertraktado. Li diris, ke li kredas, ke Palestino kaj Israelo povas realigi pacon. Li aldonis, ke Abbas kaj israela ĉefministro Benjamin Netanyahu faris similajn promesojn.

Trump akcentis, ke paco inter Palestino kaj Israelo bezonas cirkonstancojn sen perforto kaj sen sponsorado al terorismaj aktivecoj, sed kun komuna opono kontraŭ perforto.

Abbas emfazis, ke li kunlaboros kun Trump, kreos ŝancojn por paco kaj subskribos historian pacinterkonsenton kun Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin