Ĉina sendito alvokis antaŭenigi rajtigon pri packonserva agado

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:35:22     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito diris marde, ke nun packonserva agado de la UN alfrontas pli ampleksajn cirkonstancojn kaj taskojn, kaj ĉi-rilata rajtigo devas esti bonigita por certigi la praktikecon.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en la jarkunveno de dialogo de komandantoj de packonservaj misioj, okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN. Wu diris, ke protekto de civiluloj jam fariĝis unu el la packonservaj rajtigoj de la UN, kaj la amplekso kaj kondiĉoj de tiu agado devas esti difinitaj sub la premiso de respekto al la dominado de koncernataj landoj por realigi kompletigon kun agadoj de koncernataj landoj.

Wu diris, ke la UN devas akurate reĝustigi la rajtigon kaj skalon de la packonserva agado laŭ realoj de koncernataj landoj, striktigi kunordigon kun regionaj landoj, regionaj kaj subregionaj organizoj, disvolvaj institucioj de la UN, la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso, laŭcele doni helpojn al koncernataj landoj, subteni ilin en la konstruado de disvolva kapablo kaj puŝi ilin realigi memstaran disvolviĝon en frua dato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin