Xi Jinping emfazis seriozan kaj profundan antaŭenpuŝon de reformo

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:16:12     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde emfazis, ke la efektivigo de eksperimentoj de reformo havas gravan signifon por la ĝenerala reformo, kaj la tuta lando devas serioze efektivigi la eksperimentojn, liberigi pensadon, serĉi la veron el faktoj, instigi homojn al esplorserĉo, kuraĝe fari praktikon kaj akumuli spertojn por akceli la ampleksan reformon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, tiutage prezidis la 35an kunvenon de la Centra Gvidgrupo por Ampleksa Profundigo de Reformo, kiun li estras.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin