Pintkunveno de NATO fokusiĝos al batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2017-05-25 11:18:32     Redaktoro:Yu

Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, diris, ke la ĵaŭda pintkunveno de la organizo fokusiĝos al la batalo kontraŭ terorismo kaj divido de respondeco inter la membroj.

Stoltenberg faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke ĉi-foja pintkunveno estas mallonga, sed grava, ĉar ĝi montros la unuecon de la 28 membroj.

Stoltenberg kondamnis la lastatempan teroristan atakon en la brita urbo Manĉestero, dirante, ke ĉiuj membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo oponas ĉian terorismon. Li aldonis, ke la batalo kontraŭ terorismo estas kompleksa defio kaj bezonas kunordigitan reagon de la departementoj de leĝplenumo, sekretservo, justico kaj milito. En la pintkunveno la gvidantoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo diskutos kiel fortigi la rolon de la organizo en la batalo kontraŭ terorismo.

Stoltenberg diris, ke la alia diskuttemo de la pintkunveno estas divido de respondeco. Li diris, ke la membroj de la organizo devas plenumi sian promesojn en defenda elspezo, konstruo de milita kapablo kaj kontribuo al la organizo, kaj li esperas, ke ĉiuj membrolandoj ellaboros naciajn planojn kaj faros jarajn raportojn pri progreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin