NATO aliĝos al tutmonda koalicio kontraŭ Islama Ŝtato

(GMT+08:00) 2017-05-26 11:08:51     Redaktoro:Yu

Ĉefo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) diris ĵaŭde, ke la organizo fariĝos plenrajta membro de la tutmonda koalicio kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo Jens Stoltenberg faris la anoncon en gazetara konferenco post la ĵaŭda pintkunveno de la organizo. Li diris, ke la gvidantoj konsentis, ke la organizo fariĝos plenrajta membro de la tutmonda koalicio, en kiu ĉiuj 28 aliancanoj jam partoprenas.

Li diris al raportisto, ke la membriĝo al la koalicio ne signifas, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo partoprenos en batalo; la decido farita de gvidantoj de 28 aliancitaj landoj de la organizo celas sendi fortan signalon por bati tutmondan terorismon.

Li aldonis, ke la organizo partoprenos en politikaj diskutoj, inkluzive pri la kunordigo de trejnado kaj kapablokonstruo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin