Usona defenda ministerio: 105 civiluloj motigitaj en aeratako en Mosulo

(GMT+08:00) 2017-05-26 11:07:51     Redaktoro:祃璟琳

Ĵaŭde la usona Ministerio de Defendo diris, ke aeratako de la usona armeo eksplodigis bombon lokitan de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en la iraka urbo Mosulo en marto de la kuranta jaro, kaj la dua eksplodo mortigis almenaŭ 105 civilulojn.

Matthew Eisler, brigadgeneralo de usona aerarmeo, diris tiutage en gazetara konferenco, ke la usona armeo kaj la iraka trupo ne sciis pri la ekzisto de civiluloj en la konstruaĵo antaŭ la bombado.

La 30an de aprilo, la usona armeo publikigis raporton, dirante, ke de aŭgusto de 2014 ĝis marto de 2017, Usono kaj liaj aliancanoj efektivigis en Irako kaj Sirio pli ol 20 mil aeratakojn, kiuj mortigis almenaŭ 352 civilulojn. Tiu cifero ne inkluzivas la mortintojn en la menciita aeratako en Mosulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin