Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al Sherif

(GMT+08:00) 2017-05-27 13:35:00     Redaktoro:Xiong

La 27an de majo la ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al la egipta ĉefministro Sherif Ismail, esprimante fortan kondamnon al la terura atako okazinta la 26an de majo en la provinco El Minya, Egiptio, kaj sinceran simpation al la ĉefministro Sherif, la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

En sia mesaĝo Li Keqiang diris, ke la ĉina registaro daŭre subtenos la penojn de la egipta registaro teni la ŝtaton stabila.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin