Pintkunveno de G7 atingis komunan konsenton pri batalo kontraŭ terorismo kaj libera komercado

(GMT+08:00) 2017-05-28 18:02:16     Redaktoro:Shanshan

Sabate en urbeto Taormina de Scilio, Italio, fermiĝis la du-taga Pintkunveno de Grupo 7. Laŭ komuna komunikaĵo, publikigita post la Pintkunveno, la sep landoj jam atingis komunan konsenton pri batalo kontraŭ terorismo kaj liberkomercado, sed ne la demando pri klimata ŝanĝiĝo.

En la demandoj pri sekureco kaj batalo kontraŭ terorismo, la komuna komunikaĵo proponis solvi la longtempe ekzistantajn konfliktojn de Libio, Sirio kaj Irako, rekapti la regionojn, okupatajn de ekstremismaj organizoj, elradikigi grundon, kie kreskigas terorismon kaj finfine elimini terorismon.

Krom Usono, aliaj ses landoj reasertis en la komuna komunikaĵo, ke ili rapide efektivigos la Parizan Interkonsenton, kiu koncernas trakton al tutmonda klimata ŝanĝiĝo.

En la demando de libera komercado, la komuna komunikaĵo reasertis, ke la sep landoj daŭre tenos malfermon de merkatoj kaj oponas kontraŭ protektismo kaj ĉia maljusta komercado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin