Inaŭguriĝis la 12a Plena Kongreso de Latin-amerika Federacio de Ĵurnalistoj

(GMT+08:00) 2017-05-28 18:32:06     Redaktoro:Shanshan

Vendrede laŭ la loka tempo en argentina ĉefurbo Bonaero, inaŭguriĝis la 12a Plena Kongreso de Latin-amerika Federacio de Ĵurnalistoj.

Ĉeestas al la kongreso reprezentantoj el 17 Latin-Amerikaj Landoj kaj karibia regiono, kiel Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kubo, Ekvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, kaj aliaj. Fang Jianxin, vicdirektoro de Tutlanda Asocio de Ĉinio de Ĵurnalistoj kaj Gong Xiangcheng, ĵurnalisto de Ĉina Radio Internacia en Latin-Ameriko estis invititaj kaj ĉeestis al la aktivado kun aliaj invititoj el Rusio, Hispanio kaj Portugalio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin