Blanka libro laŭdas progreson de protekto de homaj rajtoj en Xinjiang

(GMT+08:00) 2017-06-01 15:16:08     Redaktoro:Yu

Blanka libro publikigita de la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio en ĵaŭdo laŭdis grandan progreson en la protekto de homaj rajtoj de civitanoj de diversaj etnogrupoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio

Laŭ la blanka libro, titolita "Homaj Rajtoj en Xinjiang - Disvolvado kaj Progreso", Xinjiang malfermis novan historian paĝon de la ekonomia kaj socia disvolvado, post kiam Ĉinio komencis la epokfaran reformon kaj malfermon en 1978.

La blanka papero eksplikis la disvolviĝon kaj progreson de la regiono en ok partoj, nome politikaj rajtoj, civilaj rajtoj, ekonomiaj rajtoj, sociaj rajtoj, kulturaj rajtoj, mediaj rajtoj, rajto je libereco de religia kredo kaj rajtoj de virinoj, infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj.

Ĝi diris, ke antaŭ fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, etnaj grupoj de Xinjiang estis ĉe la fundo de la socia ŝtuparo kaj senigitaj je la bazaj homaj rajtoj.

En la pasintaj jaroj, la ĉina centra registaro prenis efikajn rimedojn por disvolvi la ekonomion, plibonigi la vivon de homoj, plialtigi la bonfarton de la publiko, akceli unuiĝon kaj progreson de etnaj grupoj, kaj protekti la bazajn rajtojn de ĉiuj etnaj grupoj en Xinjiang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin