Novaĵoj (Junio 02)

(GMT+08:00) 2017-06-02 16:07:16     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 2a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro renkontiĝis kun germana prezidento; pli ol 550 homoj estis mortigitaj kaj vunditaj en bombatako en la afgana ĉefurbo Kabulo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris vendrede, ke laŭ invito de kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev, de la 7a ĝis la 10a de junio ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Kazaĥio, kaj ĉeestos la 17an Kunvenon de la Konsilio de ŝtatestroj de membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj la inaŭguron de Astana Ekspozicio.

Ĵaŭde posttagmeze en Berlino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun germana prezidento Frank-Walter Steinmeier.

Li unue transdonis sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al germana prezidento Frank-Walter Steinmeier, kaj diris, ke strikta altnivela kontakto inter Ĉinio kaj Germanio forte antaŭenpuŝas disvolviĝon de la duflankaj rilatoj. En la nuna internacia politika kaj ekonomia situacio, necerteco plimultiĝas, tamen samtempe paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj ekonomia tutmondiĝo estas neinversigebla tendenco. Dum lia vizito, Ĉinio kaj Germanio atingis gravajn komunajn konsentojn pri konservo de monda paco kaj plurflankismo, subteno al liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo. Tio ja sendis al la mondo stabilan signalon.

Steinmeier bonvenigis ĉefministron Li viziti Germanion, kaj alte taksis la atingojn de lia vizito. Li diris, ke nuna internacia situacio estas necerta, kaj la altnivela kontakto inter la du landoj estas tre grava. Germanio subtenas malferman mondan komercan sistemon, kaj dankas Ĉinion pro ĝia respondeca starpunkto pri klimatŝanĝiĝo. Germanio volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio pri ekonomio, komerco, kulturo kaj aliaj kampoj, fortigi kunlaboron pri aferoj de la Grupo 20 kaj akceli pli bonan disvolviĝon de la partnereco inter la du landoj.

Laŭ duflanka interkonsento kaj invito de belga ĉefministro Charles Michel, ĵaŭde vespere laŭ la loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis internacian flughavenon de Bruselo por partopreni en la 19a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kaj fari oficialan viziton al Belgio. Altrangaj oficialuloj de la EU, estro de la Ĉina Misio al Eŭropa Unio Yang Yanyi, ĉina ambasadoro al Belgio Qu Xing kaj aliaj bonvenigis lin kaj lian sekvantaron en la flughaveno.

Li diris, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas kontribuantoj kaj profitantoj en la procezo de multpolusa mondo kaj ekonomia tutmondiĝo. Sub la nuna situacio, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas kune trakti la necertecon de internacia situacio per stabila kunlaboro. Li esperis, ke lia vizito antaŭenpuŝos stabilan kaj profundan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio, kaj vigligos memfidon de la du flankoj pri stabileco, kunlaboro kaj disvolviĝo.

Dum la restado en Belgio, Li okazigos intertraktadon kun belga ĉefministro Charles Michel, ĉeestos subskriban ceremonion, vizitos kunlaborajn projektojn kaj renkontiĝos kun belga reĝo Philippe.

Laŭ plej freŝaj oficialaj donitaĵoj, pli ol 90 homoj estis mortigitaj kaj 461 aliaj vunditaj en la merkreda bombatako en la afgana ĉefurbo Kabulo.

La afgana Nacia Direkcio de Sekureco, la ĉefa sekretservo en Afganio, publikigis deklaron merkrede vespere, kulpigante la reton Haqqani pri la merkreda atako. Kiel grupo ligita kun Talibano, la reto Haqqani, aktivanta ĉefe en orientaj provincoj kaj la ĉefurbo Kabulo, estis respondeca pri multaj atakoj kontraŭ sekurectrupoj.

Multaj homoj restas malaperintaj. La afgana Ministerio de Internaj Aferoj konfirmis, ke almenaŭ 4 policanoj estas malaperintaj. Novaĵ-televido, irana amaskomunikilo, diris, ke ankaŭ unu el ĝiaj raportistoj malaperis en la eksplodo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al sia afgana paralelulo Mohammad Ashraf Ghani pro la mortiga bombatako en Kabulo.

La potenca eksplodo de aŭtobombo okazis merkrede en la urbocentro de Kabulo, kie troviĝas pluraj oficejoj de diplomatiaj reprezentantoj, oficialaj institucioj kaj ankaŭ la prezidenta palaco, mortigante almenaŭ 80 homojn kaj vundante pli ol 350 aliajn.

Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, Xi funebris pri la mortintoj kaj esprimis sinceran simpation al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj. Xi diris, ke Ĉinio oponas terorismon de ĉiuj formoj kaj forte kondamnas la atakon. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo kaj subtenas la registaron kaj popolon de Afganio en batalado kontraŭ terorismo kaj protekto de nacia sekureco kaj stabileco.

La saman tagon ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah pro la atako.

Li forte kondamnis la atakon kaj diris, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam firme subtenas la senĉesan klopodon de la afgana registaro en konservado de naciaj sekureco kaj stabileco kaj ankaŭ en la batalo kontraŭ terorismo.

Usona prezidento Donald Trump anoncis ĵaŭde en la Blanka Domo, ke Usono sin retiros el la pariza interkonsento pri klimatŝanĝiĝo.

Trump diris en gazetara konferenco, ke ekde tiu tago Usono ne plu efektivigos la parizan interkonsenton sen leĝa deviga forto. Li akcentis, ke la pariza interkonsento metis Usonon en malavantaĝon kaj profitigis aliajn landojn. Li aldonis, ke Usono rekomencos intertraktadon por serĉi justan interkonsenton.

La starpunkto de la usona registaro estis vaste kritikita. Usona eksprezidento Barack Obama diris tiutage en deklaro, ke Usono aliĝis al la vico de malmultaj landoj, kiuj rifuzas la estontecon. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres publikigis deklaron per sia proparolanto, dirante, ke la usona deklaro pri retiro el la pariza interkonsento estas malesperiga al tutmondaj klopodoj por redukto de forcej-gasa emisiado kaj akcelado de tutmonda sekureco. Guterres aldonis, ke diversaj landoj konkludis la parizan interkonsenton en 2015, ĉar ĉiuj konsciis, ke klimatŝanĝiĝo kaŭzis grandan malutilon, kaj agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo alportos grandan ŝancon. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris ĵaŭde, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj rilataj partioj por protekti atingojn de la pariza interkonsento, antaŭenigi la sekvan intertraktadon pri detalaj reguloj de efektivigo de la interkonsento kaj akceli verdan, malaltkarbonan kaj daŭripovan disvolvadon de la mondo. Ŝi aldonis, ke la malfacile akirita atingo de la pariza interkonsento enkorpigis la plej vastan konsenton de la internacia komunumo kaj determinis la direkton kaj celojn de la plua klopodo por la tutmonda kunlaboro en reago al klimatŝanĝiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin