Lunde en Lasao, ĉefurbo de Tibeto, Liu Xuan, vic-ĝeneral-sekretario de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj vicestro de tibeta labora komitato pri virinoj kaj infanoj, diris, ke la nove presitaj planoj pri disvolvado de virinoj kaj infanoj speciale zorgas pri landlimaj kaj malriĉaj regionoj de Tibeto.
En la lastaj tagoj la Tibeta Aŭtonoma Regiono oficiale presis du novajn planojn pri disvolvado de virinoj kaj pri disvolvado de infanoj por la periodo de 2016 ĝis 2020.