En Pekino malfermiĝis kunvenoj pri energifonto

(GMT+08:00) 2017-06-07 20:05:04     Redaktoro:Xiong

La 7an de junio en Pekino malfermiĝis la oka ministronivela kunveno pri pura energifonto kaj la dua ministronivela kunveno por misio de novigo. La ĉina prezidanto Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al tiuj kunvenoj.

En la mesaĝo Xi Jinping rimarkigis, ke Ĉinio donas grandan atenton al la disvolvado de la pura energifonto kaj por tio alprenis serion da gravaj politikaj rimedoj, ke Ĉinio sin tenas en la baza ŝtata politiko pri la ŝparado de resursoj kaj pri mediprotekto, kaj ke Ĉinio penas fari sin bela lando kun blua ĉielo, verda tero kaj puraj akvoj. Xi Jinping esperis, ke la kunvenanoj dividos la ideojn kaj spertojn pri evoluigo kaj disvastigo de pura energifonto kaj kune akcelos, ke la tuta mondo iru la vojon verdan, malalte karbona kaj daŭripova.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin