Ĉinio vokas plifortigi egalecon kaj reciprokan konfidon en monda oceana regado

(GMT+08:00) 2017-06-08 13:32:59     Redaktoro:Yu

Ĉina oficialalulo ĉeestanta konferencon de la UN pri oceano merkrede vokis plifortigi egalecon kaj reciprokan konfidon en la tutmonda oceana regado.

La alvokon faris Lin Shanqing, vic-ĝeneral-direktoro de la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio, en la plena kunveno de la Konferenco de la UN pri Mara Daŭripova disvolvado. Li diris, ke la internacia komunumo devas starigi bluan partnerecon kaj plifortigi egalecon kaj reciprokan konfidon en la tutmonda regado de oceano. Li akcentis, ke Ĉinio volas, laŭ sia disvolva sperto, labori aktive por starigi en kampo de oceano malferman, inkluzivan, konkretan, pragmatan, reciprokprofitan kaj kungajnan bluan partnerecon kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj.

La konferenco pri oceano okazas en la sidejo de la UN en Nov-Jorko de la 5a ĝis la 9a de junio, koincidante kun la Monda Oceana Tago, kiu falas en la 8an de junio.

La konferenco, kunprezidata de Fiĝioj kaj Svedio, celas subteni la efektivigon de la Celo 14 de Daŭripova Disvolvado: konservi kaj daŭripove uzi la oceanojn, marojn kaj marajn rimedojn por daŭrigebla disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin