Novaĵoj (Junio 12)

(GMT+08:00) 2017-06-12 17:28:59     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke altrangulo de KPĈ urĝas pli fortan kunlaboron inter BRICS-landoj; la Ŝanhaja Kunlabora Organizo akcelas pacon kaj disvolvadon de la mondo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio Liu Yunshan dimanĉe alvokis politikajn partiojn, pensfabrikojn kaj neregistarajn organizojn en BRICS-landoj cementi interŝanĝojn kaj akceli kunlaboron en la grupo.

Liu, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de forumo en Fuzhou, ĉefurbo de la ĉina sudorienta provinco Fujian.

Liu diris, ke la 9a Pintkunveno de BRICS-landoj, kiu okazos septembre en Xiamen de la provinco Fujian, estos alia grava tutmonda konferenco post Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro okazigita maje en Pekino.

La forumo, kiu okazis de sabato ĝis lundo, tiris pli ol 400 partoprenantojn el politikaj partioj, pensfabrikoj kaj neregistaraj organizoj el BRICS-landoj kaj aliaj evoluantaj landoj.

Liu instigis la politikajn partiojn, pensifabrikojn kaj neregistarajn organizojn de BRICS-landoj ludi siajn unikajn rolojn en gvidado de kunlaboro, proponi sugestojn, kune antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon, novigi rimedojn de kunlaboro, akceli efektivigon de kunlaboraj projektoj de la grupo BRICS kaj solidigi la socian fundamenton por la kunlaboro .

La ĉina Ministerio de Kulturo publikigis planon, postulante celatan malriĉec-mildigon en la kultura kampo dum la jaroj de 2016 ĝis 2020.

La plano, por la periodo de la 13-a Kvin-jara Plano, estas lanĉita, kiam la lando celas krei modere prosperan socion en 2020, kun ŝlosila celo elradikigi malriĉecon.

La plano fokusiĝas al arta kreado, modernaj publikaj kulturaj servoj, protekto de kulturaj heredaĵoj kaj disvolvado de la kultura industrio en malriĉaj regionoj. La ministerio diris, ke sub la gvidado de la socialismaj kernaj valoroj ĝi plifortigos politikajn kaj financajn subtenojn precipe al regionoj de etnaj minoritatoj, landlimaj regionoj, malnovaj revoluciaj bazoj kaj malriĉaj regionoj. La centra buĝeto asignos 3 000 juanojn al individuaj teatraj prezentadoj okazigataj en ĉiu dua monato en urbetoj en tiuj regionoj.

De la 8a ĝis la 9a de junio en la kazaĥa ĉefurbo Astano okazis la 17a kunveno de la Ŝtatestra Konsilio de la Ŝanhaja Kunlabora Oragnizo. La ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la nuna stato, taskoj kaj perspektivoj de la organizo kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj venis en akordon. Hindio kaj Pakistano estis akpceptitaj kiel oficialaj membroj de la organizo. Observantoj opiniis, ke tio markis novan stadion de la organizo.

Antaŭe la Ŝanahja Kunlabora Organizo havis ses membrojn. En la pintkunveno de la organizo en la uzbeka ĉefurbo Taŝkento estis subskribita la memorando pri la membriĝo de Hindio kaj Pakistano. Estas mejloŝtono en disvolvado de la organizo, ke la du landoj estas akceptitaj kiel oficialaj membroj post plenumo de formalaĵoj.

Nursultan Nazarbayev, prezidento de Kazaĥio, la deĵoranta prezidanto-lando de la Ŝanahja Kunlabora Organizo, diris en la pintkunveno en Astano, ke ĉi-foja pintkunveno malfermos novan stadion de la organizo. La oficiala aliĝo de Hindio kaj Pakistano aldonos novan motoron al disvolvado de la organizo. Rusa prezidento Putin diris, ke la aliĝo de la du landoj faros la organizon pli potenca kaj altigos la politikan, ekonomian kaj kulturan influon de la organizo.

Sekureca demando estas la komuna zorgo de ĉiuj membroj de la organizo, kaj certigo de paco kaj stabileco en la regiono estas unu el la celoj de la organizo, tial estas fruktodona kunlaboro inter la membroj en la sekureca kampo. Putin diris, ke aktivecoj de terorismaj kaj ekstremismaj grupoj senprecedence draste kreskis en la tuta mondo. La Ŝanhaja Kunlabora Oragnizo aktive laboras por mediacio pri regionaj konfliktoj kaj ludas pli grandan rolon en fortigo de la regiona batalo kontraŭ terorismo.

Krome, en la astana pintkunveno la gvidantoj ankaŭ esperis, ke la ĉina iniciato de la Zono kaj Vojo estos integrita kun la kazaĥa nova ekonomia politiko Brila Vojo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio por realigi multflankan kunlaboron kaj komunan gajnon en la kadro de la organizo.

Dimanĉe la katara Ministerio de Internaj Aferoj deklaris, ke Kataro agos laŭ siaj antaŭaj principoj kaj valoroj, kaj ne alportos malutilon al interesoj de civitanoj el la landoj, kiuj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro.

La deklaro, publikigita de la katara Ministerio de Internaj Aferoj, montris, ke Kataro ne agos al civitanoj el "frataj kaj amikaj landoj", kiuj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro, nek malaltigos diplomatian nivelon kun tiuj landoj. La deklaro emfazis, ke tiuj civitanoj vivantaj en Kataro laŭleĝe ĝuos kompletan liberecon en Kataro.

Laŭ raporto, Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj aliaj landoj postulis, ke iliaj civitanoj forlasu Kataron, kaj samtempe ordonis katarajn civitanojn, kiuj vivas en tiuj landoj, eliri el la teritorio de iliaj landoj en 14 tagoj.

Kuvajta ministro pri eksterlandaj aferoj Sheikh Sabah Al-Khaled Al-Sabah diris, ke Kataro jam estas preta aŭskulti zorgon de aliaj golfaj landoj kaj volas solvi la rilato-rompan krizon per dialogo.

Laŭ raporto de Kuvajta Novaĵ-Agentejo, Sheikh Sabah Al-Khaled Al-Sabah diris en iu deklaro, ke Kataro jam rimarkis, ke golfaj landoj tenas malsamajn opiniojn pri iuj demandoj, do ĝi volas nuligi dubon de aliaj golfaj landoj per dialogo kaj fortigi regionajn sekurecon kaj stabilecon. La deklaro diris, ke tenante la principon pri solidareco kaj amikeco kun golfaj landoj, Kuvajto mediacios inter koncernaj landoj kaj volas fundamente nuligi la nunan konflikton.

La usona Departemento de Defendo diris dimanĉe, ke tiutage usona armeo aeratakis celon de Somalia Junulara Partio.

La Departemento de Defendo publikigis deklaron, dirante, ke dimanĉe matene la usona armeo aeratakis celon de Somalia Junulara Partio en la sudokcidenta parto de la somalia ĉefurbo Mogadiŝo. La aeratako estis rekta reago al la atakoj, lanĉitaj de la Junulara Partio al somalia milita bazo.

Israela ministro pri defendo Avigdor Lieberman diris dimanĉe, ke la nombro de apartamentoj ĉi-jare konstruataj aprobite de la israela registaro en judaj setlejoj atingis la novan alton de post 1992.

Lieberman publikigis rilatajn donitaĵojn en ĉiusemajna kunveno de la kabineto. Li diris, ke ekde la 1a de januaro la registaro jam aprobis la konstruon de 8 345 apartamentoj de juda setlejo, kaj por 3 066 el ili estis jam plenumitaj la formalaĵoj.

La komandejo de la birma defenda armeo publikigis cirkuleron lunde, dirante, ke estis trovitaj kadavroj de 62 mortintoj el la armea transportaviadilo, kiu malaperis en merkredo de la lasta semajno.

Laŭ la cirkulero, birmaj ŝipoj trovis kadavrojn de tri viktimoj en la maro proksima al la insulo Laung Lone. Ĝis lundo estis trovitaj kadavroj de 62 el 122 homoj en la malaperinta aviadilo, kaj 27 viktimoj estis indentigitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin