Ministerio de Kulturo publikigis kvin-jaran malriĉec-mildigan planon

(GMT+08:00) 2017-06-12 14:54:22     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Kulturo publikigis planon, postulante celatan malriĉec-mildigon en la kultura kampo dum la jaroj de 2016 ĝis 2020.

La plano, por la periodo de la 13-a Kvin-jara Plano, estas lanĉita, kiam la lando celas krei modere prosperan socion en 2020, kun ŝlosila celo elradikigi malriĉecon.

Ĝi fokusiĝas al arta kreado, modernaj publikaj kulturaj servoj, protekto de kulturaj heredaĵoj kaj disvolvado de la kultura industrio en malriĉaj regionoj.

La ministerio diris, ke sub la gvidado de la socialismaj kernaj valoroj ĝi plifortigos politikajn kaj financajn subtenojn precipe al regionoj de etnaj minoritatoj, landlimaj regionoj, malnovaj revoluciaj bazoj kaj malriĉaj regionoj.

La centra buĝeto asignos 3 000 juanojn al individuaj teatraj prezentadoj okazigataj en ĉiu dua monato en urbetoj en tiuj regionoj.

Estis 43,35 milionoj da homoj vivantaj en malriĉeco en Ĉinio ĝis la fino de 2016.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin