Ĉinio starigis plej altan militan premion

(GMT+08:00) 2017-06-12 19:19:03     Redaktoro:Yu

Ĉinio starigis sian plej altan militan premion, la Ordeno de la 1a de Aŭgusto (Bayi). La procezo por elekto de la unua aro da gajnintoj jam komenciĝis.

La Ordeno de la 1a de Aŭgusto, aprobita de la Centra Milita Komisiono, estos aljuĝita al tiuj, kiuj faris elstarajn kontribuojn al la defendo de la suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de la lando kaj la modernigo de nacia defendo kaj la armeo.

Listo de 17 kandidatoj proponitaj de la Popola Liberiga Armeo, la armita polico kaj la trupo de publika sekureco estis publikigita por ricevi komentojn el la armeo kaj la popolo.

Ĉina kosmonaŭto Jing Haipeng, komandanto de la kosmoŝipo Shenzhou-11, estas inter la 17 kandidatoj.

La 1a de aŭgusto estas datreveno de la fondo de la Popola Liberiga Armeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin