Ĉinio kaj Panamo starigis diplomatiajn rilatojn

(GMT+08:00) 2017-06-13 13:05:02     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Panamo subskribis komunan komunikaĵon marde pri la starigo de diplomatiaj rilatoj.

Tiutage en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Isabel Saint Malo de Alvarado, panama vicprezidento kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj ili subskribis la komunan komunikaĵon.

Laŭ la komunikaĵo, la Ĉina Popola Respubliko kaj la Panama Respubliko, konforme al la interesoj kaj deziro de la du popoloj, decidis agnoski unu la alian kaj establi diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo ekde la dato de subskribo de ĉi tiu komunikaĵo.

La komunikaĵo diris, ke la du registaroj konsentas disvolvi amikajn rilatojn inter la du landoj surbaze de la principoj de reciproka respekto pri la suvereneco kaj teritoria integreco, reciproka ne-agreso, ne-interveno en alies internajn aferojn, egaleco, reciproka profito kaj paca kunekzisto. La registaro de la Panama Respubliko agnoskas, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio.

La komunikaĵo diris, ke la registaro de la Panama Respubliko rompas "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj promesas ne havi plu oficialajn rilatojn aŭ oficialajn interŝanĝojn kun Tajvano. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko aprezas tiun starpunkton de la registaro de la Panama Respubliko.

Dum gazetara konferenco post la renkontiĝo, Wang Yi diris, ke Panamo estas grava latin-amerika lando, kaj la ĉina popolo alte taksas la tradician amikecon kun la panama popolo. Li aldonis, ke la politika decido farita de panama prezidento Juan Carlos Varela kaj la panama registaro plenumas la fundamentajn interesojn de la lando.

Ĉinio kaj Panamo konsentis, ke la principo de unu Ĉinio estas la fundamenta premiso kaj la politika bazo, sur kiu la du landoj povas starigi diplomatiajn rilatojn kaj disvolvi duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin