Ĉina ĉefministro emfazas reformon de registaraj funkcioj

(GMT+08:00) 2017-06-13 20:56:22     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio devas klopodi plu por transformi registarajn funkcioj, tio estas simpligi administran aprobon, transdoni potencon al pli malaltaj niveloj kaj plibonigi superrigardon kaj servojn.

Li diris en telekonferenco, ke la reformo estas profunda revolucio de la registaro mem. Li aldonis, ke la lando povas krei justan merkatmedion kaj stimuli merkatan viglecon kaj popola kreivon per redukto de komplikaj kaj superfluaj formalaĵoj kaj plibonigo de superrigardo kaj servoj. Ĉinio devas redukti plu administrajn aprobojn per limigo de registara uzo de potenco. La registaro devas fari aprobon pli simpla, superrigardon pli forta kaj servojn pli bonaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin