Ĉinio publikigis komunan deklaron pri homaj rajtoj nome de pli ol 140 landoj

(GMT+08:00) 2017-06-14 14:27:45     Redaktoro:Shanshan

Marde en la 35a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN, Ma Zhaoxu, reprezentanto de Ĉinio al la ĝeneva oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, publikigis komunan deklaron "Kune klopodi por elimini malriĉecon, akceli kaj protekti la homajn rajtojn" en la nomo de pli ol 140 landoj.

Ma diris, ke elimini malriĉecon estas grava vojo por akceli kaj protekti la homajn rajtojn. Nun en la tuta mondo ankoraŭ pli ol 800 milionoj da homoj vivas en malriĉeco. Kiel efike redukti kaj elimini malriĉecon kaj krei kondiĉojn por akceli kaj protekti la homajn rajtojn estas komuna defio de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin