Nova E-kurso en Słupsk en Elementa Lernejo

(GMT+08:00) 2017-06-14 09:21:20     Redaktoro:祃璟琳

Nun daŭras E-kurso de Esperanto en Elementa Lernejo n-ro 8 en Słupsk por tri instruistinoj de tiu lernejo kaj por gvidantino de la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj por 13 anoj el 25 nombra ensemblo kiuj prezentis sin la 24an de aprilo 2017 kiam okazis la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK sub patronado de Urbestro de Słupsk d-ro Robert Biedroń kaj Starosto (Distriktestro) de Słupsk Zdzisław Kołodziejski. La konferencon organizis EDE-Pollando kaj Studenta Scienca Rondo de Historiistoj en Pomeria Akademio en Słupsk kaj komencis ĝin la arta programo dum kiu prezentis la tri E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco prelegis i.a.: Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina kiu reprezentis Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto, la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), prof. de la angla Shankar Dasgupta (baratano, esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Pawlicka-Dropińska (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto, prezidantino de Germana Esperanto-Junularo

Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Esperanto-urbo Herzberg, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk, Gdynia, Łowicz, Malbork, 'Mełpin, Olsztyn, Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin